Marcus Valerius Martialis
AL MALAVARULO


Prunte dudek sesterciojn mi bezonis, kaj mi petegis;
      tiu sum' por la donanto estus nur malgrava moner',
ĉar li estas ege riĉa (krome eĉ malnova amiko),
      por la mono jam apenaŭ trovas lokon en sia kest'.
Nu, li diris: "Advokato iĝu kaj vi akiros riĉon."
      Kara Caius, mi ne petis pri konsilo, sed pri la mon'.